Исполнитель: | Ĵomart Amzeev kaj Nataŝa Gerlaĥ (Esperanto) |
Пользователь: | Ярославна Пушкарская |
Длительность: | 130 секунд |
Начальная пауза: | 12 секунд |
Названия аккордов: | Не установлено |
Матерная: | |
Комментарии к подбору: | Нет |
Teksto kaj muziko de Ĵomart Amzeev
Am B7 Em
Laciĝis tago kaj foriras
Am B7 Em E7
Kaj mi laciĝis de kurad'
Am D
Nenion mi deziras.
G C
Nenion mi deziras.
Am B7 Em
Rakontu ion, kamarad'.
Rakontu pri vojaĝoj longaj
Pri renkontiĝoj kun amik'.
Kaj pri amikorondoj, (2 foje)
Kaj pri amikorondoj,
Rakontu do, atendas, mi.
Mallaŭte sonu voĉo via,
Kaj iomete estu vi
Humormelankoliaj, (2 foje)
Humormelankoliaj,
Revenis kvazaŭ la juli'.
Ni rememoros la someron,
Duope kantos en silent'.
Trapasos la vespero, (2 foje)
Trapasos la vespero,
Kaj ruĝa estu orient'.
Kaj ne malhelpu telefono,
Forgesu ĉion ĝis aŭror'
Nenion mi bezonas (2 foje)
Nenion mi bezonas
Foriru do animdolor'.