Исполнитель: | Ĵomart Amzeev kaj Nataŝa Gerlaĥ (Esperanto) |
Пользователь: | Ярославна Пушкарская |
Длительность: | 130 секунд |
Начальная пауза: | 12 секунд |
Названия аккордов: | Не установлено |
Матерная: | |
Комментарии к подбору: | Нет |
Muziko Ĵomart kaj Nataŝa
Esperanta teksto Ĵomart kaj Nataŝa
Esperanta plenumo Ĵomart kaj Nataŝa
Em Am
Armilojn for! Por ĉiam for!
C B7
Ne ripetiĝu militkrimo!
Em Am
Ankoraŭ freŝas en memor'
D7 G
La tragedi' de Hiroŝimo.
Refreno:
F#7 Bbm
Ni diras: Ne! Sufiĉas jam,
C# C B7
Mutiĝu sangavidaj tostoj!
Em Am
Ne plu flugadu kun aklam'
C Em
Korvaro super homaj ostoj.
Nin ne provoku per potenc'
De la atoma energio.
Ni vokas al la konscienc'
Ni vokas al la homracio.
Refreno:
Por ke ne plu lamentu vent'
Ĉe la soldata orfa tombo,
Por ke en ĉiu kontinent'
Popolojn gardu Packolombo!